Dulingva ret-ĵurnalo
Esperanto-germana

Zweisprachiges Internet-Journal
Esperanto-Deutsch
parto A - originalaj tekstoj en la germana Teil A - Originaltexte auf Deutsch

Kantado influas la sanon

Ke kantado pozitive influas la animstaton, tion scias ĉiu kantemulo. Jen nova bona mesaĝo el Frankfurto: Kantado ankaŭ povas doni impeton al la imunsistemo. Sciencistoj el Frankfurto eltrovis ke jam unuhora kantado plialtigas la nombron de antikorpoj en la sango. Kiu nur aŭskultas kantadon ne spertas tiun pozitivan efikon.

Singen wirkt auf die Gesundheit

Dass Singen den Seelenzustand positiv beeinflusst, das weiß jeder Sangesfreund. Aus Frankfurt kommt eine neue gute Nachricht: Singen kann auch dem Immunsystem einen Schub geben. Frankfurter Wissenschaftler haben herausgefunden, dass schon eine Stunde Singen die Zahl der Antikörper im Blut erhöht. Wer dem Gesang nur lauscht, erfährt diese positive Wirkung nicht.
Kiel oni povas relegi en la germana novaĵmagazino "Der Spiegel" la frankfurtaj eduksciencistoj Hans Günther Bastian kaj Gunter Kreutz en studaĵo kun ĥorkantantoj de preĝeja ĥoro estis mezurintaj la kvanton da antikorpoj antaŭ kaj post la kantado. Post la unuhora ekzercado de la "Requiem" de Mozart ĉe la kantantoj la koncentriĝo de tiel nomataj imunglobulinoj de la tipo A estis konsiderinde pli alta ol antaŭe. Ju pli da imunglobulino troviĝas en la sango, des pli kapabla estas la imunsistemo. Se la kantantoj kontraŭe nur aŭskultis la sakralan muzikon, tio ne havis mezureblan efikon je la imunsistemo.
Wie man im deutschen Nachrichtenmagazin "Der Spiegel" nachlesen kann, hatten die Frankfurter Erziehungs- wissenschaftler Hans Günther Bastian und Gunter Kreutz in einer Studie mit Chorsängern eines Kirchenchores die Menge von Antikörpern vor und nach dem Singen gemessen. Nach der einstündigen Probe von Mozarts "Requiem" war bei den Sängern die Konzentration der so genannten Immunglobuline vom Typ A deutlich höher als zuvor. Je mehr Immunglobulin im Blut enthalten ist, umso leistungsfähiger ist das Immunsystem. Wenn die Sänger sich die geistliche Musik jedoch nur anhörten, hatte dies keine messbare Wirkung auf ihr Immunsystem.
La sciencistoj volas daŭrigi sian ĉi-koncernan esploradon por ekscii pli pri la kaŭzoj kaj daŭro de tiu efiko. Tio povus eĉ influi la sanpolitikon, ĉar en Germanio kantas ĉ. 3,2 milionoj da homoj en pli ol 60.000 ĥoroj kaj okazas multege da kantkonkursoj. Subvencioj al kantunuiĝoj do servus al la popola sano.
Die Wissenschaftler wollen ihre betreffenden Forschungen fortsetzen, um mehr über Ursachen und Dauer dieser Wirkung zu erfahren. Das könnte sich sogar auf die Gesundheitspolitik auswirken, da in Deutschland rund 3,2 Millionen Menschen in mehr als 60.000 Chören singen und eine Unzahl von Gesangswettbewerben stattfindet. Subventionen für Gesangsvereine würden somit der Volksgesundheit dienen.

 

Reiru al la ĉefpaĝo
Zurück zur Hauptseite