Dulingva ret-ĵurnalo
Esperanto-germana

Zweisprachiges Internet-Journal
Esperanto-Deutsch
parto A - originalaj tekstoj en la germana Teil A - Originaltexte auf Deutsch

Aŭstrio - la pli bona Germanio

Okaze de prezentado de agadraporto de sia organizo la ĉefo de la ŝtata aŭstra agentejo por la akcelo de la setlado de entreprenoj René Siegl nomis Aŭstrion "la pli bona Germanio", ĉar hodiaŭ Aŭstrio ofertas kiel ekonomia lokiĝo pli bonajn kadrajn kondiĉojn ol Germanio. Kiu iam ajn estus pensinta ke reprezentanto de ŝtata aŭstra institucio povus diri ion tian, ĉar la respubliko Aŭstrio estis konsiderata je sia fondiĝo 1919 ne memstare vivokapabla - ŝtato kiun neniu deziris.

Österreich - das bessere Deutschland

Anlässlich der Präsentation eines Tätigkeitsberichts seiner Organisation, nannte der Chef der staatlichen österreichischen Betriebsansiedlungsagentur, René Siegl "Österreich - das bessere Deutschland", weil Österreich als Wirtschaftsstandort heute vielfach bessere Rahmenbedingungen böte als Deutschland. Wer hätte je gedacht, dass ein Vertreter einer staatlichen Einrichtung Österreichs so etwas sagen kann, galt die Republik zu ihrer Gründung 1919 doch als nicht selbständig lebensfähig - ein Staat den keiner wollte.
Post la fino de la unua mondmilito la multpopola ŝtato Aŭstrio-Hungario disfalis. En ĝia loko ekestis novaj naciaj ŝtatoj. Tiel restis de la granda regno germanlingva restlando. Ĉar la venkintoj malpermesis al la nova ŝtato 1919 en la paco de St. Germain aliĝi al Germanio, la malgranda Aŭstrio de tiam devis provi transvivi sub la novaj cirkonstancoj.

Sekvis tre pena periodo. Apud la malfaciloj kiuj ekestis de la forfalo de la merkatoj en la oriento, ankaŭ la monda ekonomia krizo plene trafis Aŭstrion. Tial ne estis mirige, ke ekde 1933 pli kaj pli da aŭstroj kredis ke aliĝo al la hitlera Germanio metus finon al la mizero. En 1938 Aŭstrio vere estis portata "hejmen al la regno" kaj samtempe translokiĝis aŭstraj ŝtataj posedaĵoj al Germanio. La nazioj ja fondis en Aŭstrio kelkajn entreprenojn, kiel ekz. la ŝtalproduktejon "Hermann-Göring-Werke" (nuntempe Voestalpine) en Linz kiuj kontribuis al la plifortigo de la ekonomia forto de la lando, sed la milito detruis pli ol ekonomie estis alkreskinta.

Nach dem Ende des 1. Weltkriegs zerbrach der Vielvölkerstaat Österreich-Ungarn. An seiner Stelle entstanden neue Nationalstaaten. So blieb von dem großen Reich ein deutschsprachiger Rest übrig. Da die Siegermächte dem neuen Staat 1919 im Frieden von St. Germain den Anschluss an Deutschland verboten, musste das kleine Österreich fortan versuchen, unter den neuen Gegebenheiten zu überleben.

Es folgte eine sehr harte Zeit. Neben den Schwierigkeiten, die durch den Entfall der Märkte im Osten entstanden waren, traf auch die Weltwirtschaftskrise Österreich voll. So war es nicht verwunderlich, dass ab 1933 immer mehr Österreicher glaubten, dass ein Anschluss an Hitler-Deutschland dem Elend ein Ende setzen würde. 1938 wurde Österreich dann tatsächlich "heim ins Reich" geholt und gleichzeitig wanderte auch österreichisches Staatsvermögen nach Deutschland. Die Nazis gründeten in Österreich zwar einige Betriebe, z. B. die Hermann-Göring Stahlwerke in Linz (heute Voestalpine), die zur Stärkung der Wirtschaftskraft des Landes beitrugen, aber durch den Krieg wurde doch mehr zerstört als Neues aufgebaut.

En 1945 Aŭstrio estis okupita de 4 potencoj (Sovetunio, Usono, Britio kaj Francio). Dum en la okcidentaj okupaciaj zonoj dank' al la Marshal-plano la ekonomio povis bone evolui, en la soveta okupacia zono la lando estis ekspluatata: Por kompensi militŝuldojn Aŭstrio devis liveri nafton al Sovetunio. Nur en 1955 Aŭstrio reliberiĝis per la ŝtatkontrakto. Ĝi devigis sin al daŭra neŭtraleco kaj povis proprakonte komercadi kun okcidento kaj oriento. La ekonomia interŝanĝo kun la orientaj najbaraj landoj tamen estis forte malhelpataj de la "fera kurteno". Laŭlonge de tiu "morta limo" enloĝantoj formigris, la ekonomio ne vere havis bonajn kreskeblecojn.

Malgraŭ tio Aŭstrio sukcesis daŭre plialtigi la vivnivelon. La montoj kiuj aliflanke kontraŭstaras ekonomion por Aŭstrio alportis avantaĝojn: turismon kaj elakvan energion. La industrio trovis favorajn kondiĉojn laŭlonge de la Danubo. Tiel Aŭstrio ekhavis bonan mikson de agrikulturo, turismo kaj industria produktado. Kiam en 1989 falis la "fera kurteno", subite intensiĝis la ekonomia interŝanĝo kun la orientaj najbarlandoj kaj tiel donis pluan impeton al la ekonomio. Alie ol Germanio Aŭstrio ne devis pagi kostojn de reunuiĝo.

Kiam en 1995 finfine Aŭstrio povis aliĝi al EU (Sovetunio ĉiam kontraŭis) la ekonomiaj kondiĉoj harmoniiĝis precipe kun Germanio, tiel ke finfine en Aŭstrio regis preskaŭ samaj kondiĉoj kiel en Germanio. Kun la aldono - sed ankoraŭ pli bonaj en Aŭstrio. Tiel hodiaŭ René Siegl povas nomi Aŭstrion la pli bona Germanio sen esti kritikata en Aŭstrio pro tiu eldiro. Do la aŭstroj trovis sian memkonscion. Se antaŭe la germanoj estis la riĉaj kuzoj de la aŭstroj, la aŭstroj hodiaŭ konsideras sin la pli bonaj germanoj. Tiel la tempoj ŝanĝiĝas!

2 mar 2004 ao

1945 wurde Österreich von 4 Mächten besetzt (UdSSR, USA, Großbritannien, Frankreich). Während sich in den westlichen Besatzungszonen die Wirtschaft dank des Marshal-Plans gut entwickeln konnte, wurde in der sowjetischen Besatzungszone das Land ausgebeutet: Österreich musste zur Begleichung von Kriegsschulden Erdöl an die Sowjetunion liefern. Erst 1955 wurde Österreich durch den Staatsvertrag frei. Es verpflichtete sich zu immerwährender Neutralität und konnte nun auf eigene Rechnung mit West und Ost Handel treiben. Die Wirtschaftsbeziehungen mit den östlichen Nachbarländern waren aber durch den "Eisernen Vorhang" stark beeinträchtigt. Entlang dieser "toten Grenze" kam es zu einer Abwanderung der Bevölkerung, die Wirtschaft konnte sich dort nicht richtig entwickeln.

Trotzdem gelang es Österreich, das Lebensniveau laufend zu steigern. Die Berge, die sonst so wirtschaftsfeindlich sind, brachten Österreich Vorteile: Fremdenverkehr und Wasserkraft. Die Industrie fand entlang der Donau günstige Bedingungen. So kam es in Österreich zu einer guten Mischung von Landwirtschaft, Fremdenverkehr und industrieller Produktion. Als 1989 der "Eiserne Vorhang" fiel, intensivierte sich der Wirtschaftsverkehr mit den östlichen Nachbarländern schlagartig und gab so der Wirtschaftsentwicklung einen weiteren Schub. Als anders Deutschland hatte Österreich keine Vereinigungskosten zu tragen.

Als 1995 Österreich dann endlich der EU beitreten konnte (die Sowjetunion war immer dagegen gewesen) kam es zu einer Harmonisierung der Wirtschaftsbedingungen vor allem mit Deutschland, sodass schlussendlich in Österreich fast alles wie in Deutschland wurde. Mit dem Zusatz - aber noch besser. So kann heute René Siegl Österreich als das bessere Deutschland bezeichnen, ohne in Österreich für diese Aussage kritisiert zu werden. Die Österreicher haben also ihr Selbstbewusstsein gefunden. Waren früher die Deutschen die reichen Vettern der Österreicher, sehen sich heute die Österreicher als die besseren Deutschen. So ändern sich die Zeiten!

2. März 2004 ao

 

Reiru al la ĉefpaĝo
Zurück zur Hauptseite