Sistemo de la dulingva ret-ĵurnalo Esperanto-nacilingva

Kreskigi Esperanton aŭtomate

Mi dum longa tempo pripensis ĉu ne troveblas mekanismo por aŭtomatigi la disvastigon de Esperanto. Nun finfine mi povas prezenti sistemon kiu laŭ mi malrapide sed konstante kreskigos la aplikadon de Esperanto kaj la reputacion de la lingvo.

Tiu sistemo ne eblus sen la interreto. Antaŭ ol ekzistis la interreto la amasa diskonigo de informoj aŭ de opinioj en skriba formo postulis gazetojn, revuojn ktp. Nun tio okazas elektronike kaj informo pere de interreto atingas tuj ĉiun angulon de la mondo. Kaj ĉiu kiu produktas informon povas fari tion en la interreto sen eldonejo, presejo, poŝto.

Grava obstaklo por la mondskala diskonigo de informoj estas la lingvo. Kiu ion publikigas en la interreto kutime faras tion en sia propra lingvo, kaj tio signifas ke la informoj atingas nur tiajn homojn kiuj komprenas tiun lingvon. La slovenan ekz. parolas nur 2 milionoj da homoj en Slovenio, sed kio pri la cetera mondo? Kaj eĉ se oni povas pagi altkvalitan tradukon de la komuniko en la anglan, tiam tamen oni atingas nur parton de la homoj en la mondo. Por atingi la plej grandan parton de la homaro necesus tradukoj al multege da lingvoj.

Tio kompreneble ne eblas kaj pro tio informoj el malgrandaj landoj havas konsiderinde malpli altajn ŝancojn konatiĝi en aliaj landoj.

Simile al la interreto kiu ebligas al ĉiu mem redakti tekston, la lingvo Esperanto ebligas traduki mem aŭ helpe de esperantisto la komunikon anstataŭ pagi profesian tradukiston. Same facile eblas traduki tekston el Esperanto al alia nacia lingvo. Do Esperanto estas en tiu kazo la plej taŭga pontlingvo akirebla je malaltaj kostoj.

La nova ideo estas prezenti ĉiajn informojn en la interreto ĉiam dulingve: en nacia lingvo kaj en Esperanto paralele. Germanlingva teksto do haveblas ankaŭ samtempe en Esperanto kaj pro tio ĉiu kiu regas Esperanton sufiĉe bone povas traduki tiun tekston al sia propra lingvo kaj same publikigi la tekston en propra retejo dulingve: en Esperanto kaj en la propra nacia lingvo.

Kompreneble regos plena libereco ĉu iu transprenos tian tekston al sia propra retejo aŭ ne. Se nun ekz. ekzistos tiaj retejoj en 20 lingvo-versioj (esperanta-nacia), la diversaj unuopaj retejoj ĉiam en nacia lingvo nur enhavos parton de ĉiuj tekstoj, dum la esperantalingvaj versioj estos legeblaj en ĉiuj retejoj.

Do la scipovo de Esperanto malfermos la aliron al pli da informoj ol la nescio. Kompreneble ekzistos ankaŭ versio esperanta-angla kaj multaj informoj troviĝos ankaŭ tie, do iu kiu scias la anglan krom la gepatran lingvon povos legi kromajn tekstojn sen scii Esperanton. Tamen ankaŭ en tiu kazo estos avantaĝe scii Esperanton por plene profiti el la kolektitaj tekstoj.

Ĉiu leganto konsciiĝos ke la tuta sistemo funkcios nur helpe de Esperanto kaj pro tio ekhavos pozitivan sintenon rilate al Esperanto. Legante la artikolojn paralele unue en la propra lingvo kaj poste en Esperanto la leganto ekvidos kiel facile eblos percepti la tekstojn ankaŭ en Esperanto.

Li pro tio certe iam akceptos la rekomendon okupiĝi pri Esperanto lernante kelkajn regulojn de la lingvo en la interreto. Kun tiu parta scio de Esperanto la paralela legado de tekstoj fariĝos denove pli klara kaj facila kaj tio instigos la leganton foje lerni iom pli da Esperanto por kompreni tekstojn en alilandaj dulingvaj retejoj.

Post iom da tempo de legado de esperantlingvaj artikoloj ĉe la leganto ekestos la deziro mem enretigi artikolon. Li eble mem faros unuan tradukon kaj sendos ĝin por korekto al bonvolema esperantisto. Poste li aperigos la artikolon en sia propra retejo aŭ en retejo de la bonvolema esperantisto.

Li fieros vidi sian propran verkon en Esperanto kaj havos la senton ke ne nur samlingvanoj sed homoj en la tuta mondo povos legi lian artikolon. Kaj se la artikolo estos tre interesa, ĝi aperos en alilingva versio de la dulingva sistemo kaj do lia artikolo aperos eble en kelkaj aliaj lingvoj. Tio ankoraŭ altigos la fierosenton de la leganto.

Por ke tio funkciu necesas plenumi ankoraŭ kelkajn kondiĉojn:

Unu estas la interplekto de la retejoj per ligiloj kaj indeksopaĝoj. Leganto kutime renkontiĝos kun la dulingva sistemo serĉante en Google artikolon pri iu temo kaj hazarde trovos artikolon en dulingva retpaĝo. Necesas veki lian atenton pri la sistemo, nome atentigi lin ke estas multaj aliaj tiaj dulingvaj retpaĝoj kun multaj interesaj artikoloj en versio esperantlingva-propralingva.

Dua kondiĉo estas ke homoj disponigu retspacon kaj metu la artikolojn en HTML-formaton uzante unikodan skribon. Ne devas esti la samaj personoj kiuj unuflanke tradukas artikolojn kaj kiuj aliflanke enretigas artikolojn. Necesos starigi reton de kunlaboro. Jen tasko ankaŭ por Esperanto-kluboj: En ili oni povus kune traduki artikolojn dum kluba vespero unufoje monate kaj sendi la artikolon eble eĉ nur surogatskribe al redaktanto kaj enretiganto. La redaktanto unikodigos la artikolon kaj prizorgos la aranĝon de la artikolo por la HTML-paĝo.

Tria kondiĉo estas ke la artikoloj estu interesaj por la ĝenerala publiko. Laborplanoj de E-organizoj aŭ internaj temoj de la E-movado ne taŭgas por dulingva prezento. La artikoloj tre bone povus pritrakti temojn el la sferoj vivo kaj sano, socio, kulturo, scienco, tekniko. Problemojn povus kaŭzi artikoloj pri politiko, do necesas multe da singardo rilate al tiu temaro. Lingvaj temoj ankaŭ povas esti interesaj, sed evitendas poresperanta propagando. Necesas subtila aliro al la leganto, nome sufiĉas atentigi lin pri taŭga retkurso.

Ĉu por komenci ni bezonas iun konsenton de movadaj instancoj? Ne, nia laboro estas tute sendependa. Kaj eĉ se komence nur manpleno da homoj laborados, tio jam kondukos al progreso kaj la aŭtomatismo pri kiu mi skribis jam startos. Tiu laboro ne kontraŭstaras iujn ajn celojn de la esperanta ideo. Ĝi estas parta plenumo de tiuj ideoj.

Mi jam faris modelajn dulingvajn paĝojn. Se iu el vi volas fari sian propran dulingvan retĵurnalon, mi volonte helpos en la teknikaĵoj. Aplikado de Unikodo estas nepraĵo. Evitu programojn kiel FrontPage aŭ Mozilla Composer por krei retpaĝojn laŭ tiu modelo. Tiuj programoj fuŝas la originalan kodon. Plej bone uzu tutsimplan tekstoredaktilon unikodkapablan, ekz. Editor de Vindozo.

Se vi deziras jam nun aktive partopreni en la dulingva publikigado, skribu al mi:

Anton Oberndorfer

 

Reiru al la ĉefpaĝo