Dulingva ret-ĵurnalo
Esperanto-germana

Zweisprachiges Internet-Journal
Esperanto-Deutsch
parto A - originalaj tekstoj en la germana Teil A - Originaltexte auf Deutsch

Ĉu tro da higieno?

La deziro de la homoj eviti korpan malbonodoron estas por la teksaĵindustrio grava kaj profitpromesa tasko: Per ĥemiaĵoj kaj specialaj fibroj oni atakas la malamikon. Sed ĉu entute tiom da higieno estas dezirinda? Mikrobiologoj kaj medicinistoj avertas pro nedezirataj efikoj.

Zuviel Hygiene?

Der Wunsch der Menschen nach Vermeidung von Körpergeruch ist für die Textilindustrie eine wichtige und gewinnversprechende Aufgabe: Mit Chemikalien und Spezialfasern greift man den Feind an. Aber ist soviel Hygiene überhaupt wünschenswert? Mikrobiologen und Mediziner warnen vor unerwünschten Wirkungen.
De kiam ekzistas la homo mikroboj pace kaj harmonie kunvivis kun la gastiganta homo. La diverseco de formoj de mikrovivo sur la homo jam protektis la prahomon kaj akcelis la perfektigon de la rezisto kontraŭ infektoj. Laŭ la berlina mikrobiologo Hans-Jürgen Tietz la plejmulto de la ĝermoj estas niaj amikoj kaj limigas la kvanton de la malmultaj malagrablaj ĝermoj. Tamen tiu bone funkcianta ekosistemo sur la haŭto nun estas minacata de la teksaĵindustrio.
Seit es den Menschen gibt, haben Kleinlebewesen friedlich und harmonisch mit dem Wirt Mensch zusammengelebt. Die Vielfalt von Kleinlebensformen auf dem Menschen hat schon den Urmenschen beschützt und die Vervollkommnung der Abwehrkräfte gegen Ansteckungen gefördert. Nach dem Berliner Mikrobiologen Hans-Jürgen Tietz sind die allermeisten Keime unsere Freunde und halten die Menge der wenigen unangenehmen Keime in Grenzen. Dennoch wird dieses gut funktionierende Ökosystem auf der Haut nun von der Textilindustrie bedroht.
La industrio surmerkatigas produktojn kiuj protektu la homon kontraŭ la invado de infektigaj ĝermoj. Tio tamen laŭ la citita mikrobiologo solvas problemon kiu tute ne ekzistas. Por protekti la homon kontraŭ la laŭdire malamikaj mikroboj sur la haŭto oni ekipas vestaĵojn kiuj havas rektan kontakton kun la haŭto, nome sokojn, subkalsonojn, sportajn trikotaĵojn, gantojn, ŝuojn, kun ĥemiaj aldonaĵoj kaj specialajn fibroj. Eĉ dumdorme kontraŭbakteria matraco promesas protekton.
Die Industrie bringt Produkte auf den Markt, die den Menschen gegen den Ansturm ansteckender Keime schützen sollen. Das löst gemäß dem genannten Mikrobiologen jedoch ein Problem, das es gar nicht gibt. Um den Menschen vor den vermeintlichen feindlichen Kleinlebewesen auf der Haut zu schützen, stattet man Kleidungsstücke, die direkten Hautkontakt haben, wie Socken, Unterhosen, Sporttrikots, Handschuhe und Schuhe mit chemischen Zusätzen und Spezialfasern aus. Selbst im Schlaf verspricht eine antibakterielle Matratze Schutz.
Alia mikrobiologo Armin Schuster el Freiburg tamen ne vidas avantaĝon por la vivosfero haŭto. Tute male: la amasa aplikado de antibakteriaj aldonaĵoj kiel Triklosano estas riska. La substancoj povas akceli la ekeston de rezistivaj bakterioj kaj fungoj kaj povas kaŭzi kromajn alergiajn reagojn. Lavi, sekigi, aerumi sufiĉas laŭ la bioĥemiisto. Kaj kun li tion opinias ĉiuj kolegoj. Tamen tio ne jukas la industrion.
Ein anderer Mikrobiologe, Armin Schuster aus Freiburg, sieht jedoch keinen Vorteil für den Lebensraum Haut. Ganz im Gegenteil: die massenhafte Anwendung antibakterieller Beimischungen wie Triclosan sind ein Risiko. Die Substanzen können die Bildung resistenter Bakterien und Pilze fördern und zusätzliche allergische Reaktionen verursachen. Waschen, trocknen, luftig halten reicht nach dem Biochemiker völlig aus. Und mit ihm meinen das alle Kollegen. Das aber juckt die Industrie nicht.
La originala artikolo aperis en la reta eldono de "Der Spiegel" je la 22 feb 2004.
Der Originalartikel ist am 22. 2. 2004 in "Spiegel Online" erschienen.

 

Reiru al la ĉefpaĝo
Zurück zur Hauptseite