Duoblilo - la plej bona metodo por entajpi esperantajn literojn
verkita de Anton Oberndorfer, 11 aprilo 2010
Elŝutu la kompilitan version por memstara uzo duoblilo.exe
("Savu celon sub ..." per la dekstra musklavo)

Por ricevi la supersignitajn literojn entajpu cc por ĉ, gg por ĝ, auu kaj euu por aŭ kaj eŭ, yy por ŭ ...
kaj tuj konvertiĝas la entajpitaj literoj al korektaj esperantaj en la unua tekstokesto.
Por ricevi duoblajn cc, gg kaj ss entajpu c-c, g-g, h-h kaj s-s, s-ss por sŝ, C-C por CC.
Ili aperos tiam en la dua kesto.



Tie ĉi supre aperas post klavopremo la fina teksto por kopiado.

La kompilita versio (por Vindozo) ne bezonas apartan instaladon,
kopiu ĝin al iu loko (povas ankaŭ esti USB-memorilo) kaj startu ĝin.
Post starto aperos fenestreto kun jena enhavo:

- - - - - Duoblilo - - - - -

Esperantaj literoj per duobla klavopremo
---------------------------------------------------------

Entajpu cc, gg, hh, jj, ss, auu, euu, yy resp. üü,
CC, GG, Auu, Euu, AUU, EUU, YY ...
por ricevi la koncernajn supersignitajn literojn.

Por ricevi cc, gg, hh, ss entajpu c-c, g-g, h-h, C-C
Por korekti eraron entajpu qc, qg, qh, qs resp. QC ...

La HTML-numerkodon de la esperantaj literoj vi
ricevas per xc por ĉ, xu por ŭ,
XG por Ĝ, XS por Ŝ ktp.


Post klako sur "OK" la programo estas aktiva kaj vi povas uzi ĝin en ajna tekstoredaktilo de Vindozo.
Por malaktivigi la Duoblilon premu per la dekstra musklavo sur la -simbolon
dekstre malsupre kaj malŝaltu ĝin klakante sur "Duoblilo aktiva".
Faru simile por eliri.