Modifitaj klavarprogramoj
Listo de disponeblaj modifitaj klavarprogramoj:
Por Vindozo 95/98:
Multlingva klavaro por Usono, adaptita por Esperanto:
La supersignitaj literoj estas atingeblaj
1) per la senpaŝa klavo `+ c, g, h, j, s, w (por ŭ) resp. majuskle aŭ
2) per AltGr + c, g, h, \, s, w resp. per AltGrShift por majuskloj: c, g, h, j, s, w
Klavaro por Pollando kun senpaŝaj klavokombinoj por Esperanto:
La supersignitaj literoj estas atingeblaj per senpaŝa klavo maldekstre de la klavo 1 + c, g, h, j, s, u
Klavaro por Francio kun senpaŝaj klavokombinoj por Esperanto:
La supersignitaj literoj estas atingeblaj per senpaŝa klavo ^ + c, g, h, j, s, u
Klavaro por Germanio kaj Aŭstrio kun senpaŝaj klavokombinoj por Esperanto:
La supersignitaj literoj estas atingeblaj per senpaŝa klavo ^ + c, g, h, j, s, ü
Por funkciigi la modifitajn klavarprogramojn, kopiu ilin en la dosierujon c:\windows\system kaj savu antaŭe la respektivan originalon tie sub
ekz. kbdusxor.kbd. Restartu Vindozon kaj la modifita klavarprogramo funkcios en ĉiuj vindozaj programoj.
Alia ebleco, ekz. por la pola klavarprogramo estas unue kopii same kaj post modifi la enskribon en c:\windows\system.ini