Noto: Mi verkis la ĉi-suban artikolon jam antaŭ kelkaj jaroj kiam ankoraŭ regis Latin-3. Kvankam ankoraŭ hodiaŭ eblas apliki Latin-3, ne plu estas konsilinde ĉar intertempe enkondukiĝis la unikoda sistemo (UTF-8) kiu nun funkcias en la tuta mondo. Necesas pro tio transiri al Unikodo. Ĝuste por tiu celo mi verkis novan koncepton kiel konverti literkombinojn por atingi la supersignitajn literojn laŭ Unikodo. Por tio mi povas uzi la senpagan programon de Mikrosofto "Keyboard Layout Creator" kial ne plu necesas uzi la malsupre priskribitan pobajtan metodon. La artikolo pri la klavarprogramoj do principe ankoraŭ validas, sed la kondiĉoj de la aplikado ŝanĝiĝis.

Atenton:

Se vi volas elŝuti unikodan klavarilon por Vindozo 2000/XP/Vista por germanlingvaj klavaroj,
legu mian germanlingvan artikolon "
Esperanto mit Köpfchen schreiben ".
Tie vi trovos ĉion necesan por instali klavarilon por germana kaj Esperanto.

Estas nun ankaŭ elŝuteblaj jenaj klavariloj:
(kun instaliloj)
Brazila-Esperanta
Kroata-Esperanta
Sveda-Esperanta
Litova-Esperanta



Klavarprogramoj por Vindozo


Mi miras ke daŭras la diskuto kiel per klavopremoj verkanto de teksto en Esperanto povas atingi la supersignitajn literojn.

Ekzistas pluraj solvoj kiuj havas malavantaĝojn, nome ke la funkciigo de la specialaj klavokombinoj nur funkcias en specifaj vindozaj programoj aŭ ke tia programo funkcias en ĉiuj vindozaj programoj sed bezonas multe pli da memorspaco kio malrapidigas aliajn programojn aŭ eĉ kaŭzas konfliktojn kun aliaj programoj.

Universala solvo por ĉiuj lingvoversioj de klavaroj estas neebla kaj sensenca. Kontraŭe al la tiparoj kie validas tutmonda normo (ekz. Latin 3) la klavaroj varias de lando al lando kaj do necesas havi solvon por ĉiu unuopa klavaro. Tio ne nur validas por Esperanto, sed ankaŭ por aliaj "fremdaj" lingvoj. Se ekzemple mi kiel germanlingvano volas verki tekston en ĉeĥa lingvo, mi ne simple povas transpreni la ĉeĥan klavarprogramon ĉar ĝi estas ja farita por ĉeĥa klavaro kaj mi havas germanan. Oni ja ne povas ŝanĝi la aranĝon de la literoj sur la klavaro ĉiam kiam oni verkas ion en fremda lingvo. Kaj tio ankaŭ ne necesas.

Necesas nur adapti la klavarprogramon de Vindozo al la propraj bezonoj. Kaj tio eblas. Mi certe ne estas programisto sed per analizado de la vindozaj klavarprogramoj mi ekkonis ilian strukturon kaj funkciadon kaj tial mi povas manipuli ilin tiel ke ili surekranigas per certaj klavokombinoj la esperantajn supersignitajn literojn. Tiu solvo havas la avantaĝon ke ĝi funkcias en ĉiuj vindozaj programoj sen bezono de kroma memorspaco kaj tute sen konfliktoj.

Mi volas per simpla ekzemplo klarigi al vi kiel mi faris por adapti la germanan klavarprogramon por Esperanto:

Por fari tion mi bezonas pobajtan redaktilon (angle: Hex-Editor). Per ĝi mi malfermas la dosieron c:\windows\system\kbdgr.dll (por Vindozo 3.1) aŭ c:\Windows\system\kbdgr.kbd (por Vindozo 95/98). Estas konate ke per la germana klavarprogramo eblas ankaŭ surekranigi francajn literojn kiel â ê î ô û. Kelkaj el tiuj literoj estas precipe en germana klavarprogramo tute superfluaj, nome la majuskloj de ^A ktp. kaj `E ktp. kaj ´y + ´Y. Se oni uzas (nome redifinas) tiujn literojn oni havas precize la nombron de 12 literoj bezonataj por Esperanto.

En la koncerna vindoza klavarprogramo estas klare videble ke unue aperas la difinoj de la klavokombinoj kaj poste la literoj kiuj estas elvokataj per tiuj klavokombinoj.

Do se vi vidas ekzemple ^A, tiam estas la difino por la A kun cirkumflekso. Do vi povas anstataŭigi ^A per ^C aŭ la `E per ^G kaj jen vi redifinis la klavokombinon. Necesas nun redifini la literon: anstataŭ la A kun cirkumflekso enmetu en la saman lokon la C kun cirkumflekso. (Por fari tion vi devas entajpi la ansi-kodon de la litero, ekzemple alt + 0198). Por u kun arko vi uzu prefere la ý (skribu tie ^ü resp. ^Ü) kaj jen per la klavokombino ^ü vi ricevas ŭ (u kun arko), ĉar ý en Latin 3 estas u kun arko. Mi savis la modifitan dosieron sub la nomo kbdgres.dll resp. .kbd.

En alilingvaj klavarprogramoj (mi ekzemple faris por sveda, ĉeĥa kaj pola klavarprogramoj) povas esti ke vi bezonas alian klavarkombinon ol por la klavarprogramo germana-esperanta. Ekzemple en la sveda programo la senpaŝa klavo por ^ estas nur malfacile akirebla, do mi ne uzas ĝin sed la senpaŝan klavon por la du punktoj super a, o, u (ä, ö, ü), do
"du punktoj" + c estas ĉ, "du punktoj" + w estas ŭ ktp.

Por funkciigi la modifitan klavarprogramon necesas modifi la dosieron c:\windows\system.ini: anstataŭ kbdgr.dll skribu kbdgres.dll. Savu kaj restartu Vindozon.

Povas esti ke klavarprogramo de certa lingvo (ekz. la angla) ne estas sufiĉe granda por redifini la klavokombinojn. Tiam necesas preni similan lingvoversion (ekz. la kanadan multlingvan) kaj adapti ĝin laŭ la bezonoj. En tia kazo la reverkado estas pli komplika, do mi ĉi tie ne prezentas tion. Mi mem jam faris tion, adaptante la kanadan multlingvan kaj la ĉeĥan klavarprogramojn (ambaŭ estas tre ampleksaj) al plurlingvaj bezonoj inkluzive de Esperanto).

Mi konscias ke ne ĉiu unuopa vindozuzanta esperantisto povas mem reverki la koncernajn klavarprogramojn, sed se iu tion faras aliaj ja povas kopii tion. Eble tiam pli da interret-uzantoj uzos latin-3-tiparojn ĉar ili kapablos surekranigi la koncernajn literojn.

Mi estas preta helpi per konsiloj kiel mi jam faris en kelkaj kazoj. Jam ekzistas kelkaj modifitaj klavarprogramoj kiuj estas rekte uzeblaj.

Anton Oberndorfer